WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Kronikoj 33
20 - Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en lia domo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.
Select
1 - La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem.
2 - Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
3 - Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn detruis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi.
4 - Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem estos Mia nomo eterne.
5 - Li konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
6 - Li ankaŭ trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, aŭguradis, sorĉadis, starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin.
7 - La skulptaĵon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne;
8 - kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi ĉion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, leĝojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo.
9 - Manase delogis la Judojn kaj la loĝantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj.
10 - La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne aŭskultis.
11 - Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la reĝo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per ĉenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.
12 - En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiliĝis antaŭ la Dio de siaj patroj.
13 - Kiam li preĝis al Li kaj petegis Lin, Li aŭskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.
14 - Post tio li konstruis eksteran muregon por la urbo de David okcidente de Giĥon, en la valo, ĝia la enirejo de la Pordego de Fiŝoj, ĉirkaŭ Ofel, kaj li faris ĝin tre alta. Kaj li starigis militestrojn en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo.
15 - Li forigis la fremdajn diojn kaj la idolon el la domo de la Eternulo, ankaŭ ĉiujn altarojn, kiujn li konstruis sur la monto de la domo de la Eternulo kaj en Jerusalem; kaj li elĵetis tion eksteren de la urbo.
16 - Kaj li rekonstruis la altaron de la Eternulo kaj faris sur ĝi pacoferojn kaj dankoferojn, kaj li ordonis al la Judoj, ke ili servadu al la Eternulo, Dio de Izrael.
17 - Tamen la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis sur la altaĵoj, sed nur al la Eternulo, sia Dio.
18 - La cetera historio de Manase, lia preĝo al lia Dio, kaj la vortoj de la viziistoj, kiuj parolis al li en la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael, troviĝas en la kroniko de la reĝoj de Izrael.
19 - Lia preĝo kaj aŭskultiteco, ĉiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altaĵojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaŭ sia humiliĝo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj.
20 - Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en lia domo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.
21 - La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo, kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem.
22 - Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase; kaj al ĉiuj idoloj, kiujn faris lia patro Manase, Amon oferadis kaj servadis.
23 - Li ne humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiel humiliĝis lia patro Manase, sed li, Amon, multe kulpiĝis.
24 - Kaj konspiris kontraŭ li liaj servantoj kaj mortigis lin en lia domo.
25 - Sed la popolo de la lando mortigis ĉiujn, kiuj faris konspiron kontraŭ la reĝo Amon; kaj la popolo de la lando faris reĝo anstataŭ li lian filon Joŝija.
2 Kronikoj 33:20
20 / 25
Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en lia domo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget